Vizitu Forumon

Lu Ying: ankaŭ la arĝentmedalo brilegas

(GMT+08:00) 2012-08-13 17:47:17
"Ĉiuj povos venki pro tio, ke la vera sportisteco populariĝos." De la spektaklaj kaj pompaj Pekinaj Olimpikoj al la malferma kaj travidebla eksterlanda trejnejo de la ĉina olimpika delegacio; de malgranda giganto Yao Ming, la grava ĉina produktaĵo en Usono al la ĉinstila humuro de tenisa sportistino Li Na en Roland Garros, tagon post tago la ĉina sporto sin malfermas. La malfermo donis al la sportistoj pli da ŝancoj iri eksterlanden kaj precipe metis al la junaj sportistoj dezirojn por ŝanĝoj. Parolante pri trejnado en Aŭstralio, Lu Ying opinias, ke ne nur pli boniĝis ŝia rezulto, sed ankaŭ pli perfektiĝis ŝia personeco.

"Mi sentas, ke mi pli bone kongruas kun fremdlandaj sportistoj, kaj tiel mi povas sperti iliajn vivmanierojn kaj trejnojn. En nia sistemo mi jam alkutimiĝis al tio, ke ripetiĝas en cikloj la ripozo kaj trejno, sed post trejnado eksterlandanoj sin okupas pri lernado kaj aliaj aktivadoj. Mi, kiel ĉino, ĉiam pensas, ke mi treege lacas, mi ripozas, kaj mi ne povas fari ion alian. Sen ŝatokupo en libera tempo oni emas al si meti limon. Fakte, ni devas liberigi nian penson. Ĉiuj aliaj sin amuzas aŭ sin riĉigas per scioj, sed ni ĉiam fiksas nin en trejnado, tio estas evidente malĝusta."

( Gravas ne la arĝent-medalo akirebla, sed la mien-rideto altirema )

Publike kontesti sistemon ofte altiras kritikon, sed ĉifoje post la intervjuo trejnisto de Lu Ying nur tenere frapetis ŝin kaj drapire metis sur ŝin la veston. Post la fiasko en la monda ĉampioneco 2007, tirante lecionon el la amara sperto, la ĉina naĝ-teamo pli atenteme lernis de la mondo. Ili rikoltis ne nur avangardajn teknikojn, sed ankaŭ tute diferencan sportistecon. Ja estas malfermo kaj inkluziveco, kiuj en la olimpikoj unuafoje ĉampionigis la 20-jaran ĉinan naĝiston Sun Yang en vira konkurso kaj la 16-jaran ĉinan naĝistinon Ye Shiwen en la virina 400-metra miksnaĝo.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto