Vizitu Forumon

Paŝtistoj en nova setlejo

(GMT+08:00) 2012-09-25 16:00:16

 Sur vasta herbejo kuras sennombraj bovoj kaj ŝafoj, kaj la paŝtistoj nomadas kun blankaj tendoj serĉante akvon kaj herbojn. Tio estas la plej kutima imago de homoj pri la vivo sur stepo. Sed nun ŝanĝiĝas la paŝtista vivo.

Muchang estas tibeta vilaĝo en la montara regiono de la tibeta kaj ĉjanga aŭtonoma gubernio Aba, Sichuan-provinco. Pro la alta altitudo de pli ol 3 500 metroj kaj la maldensa loĝateco ĝi estas nomata "la unua vilaĝo sur la stepo". La vilaĝo kun novaĵ loĝdomoj situas ĉe la piedo de monto kaj apud rivero kaj ŝoseo. Tie estas bela natura pejzaĝo kaj oportuna trafiko. Kvankam ĝi estas en la montaro, tamen la domoj de ĉiuj familioj estas ekipitaj per diversaj elektraj aparatoj kaj bone meblitaj, kaj la vilaĝanoj vivas modernan vivon. Sed neniu povas imagi, ke antaŭ tri jaroj ĉio estis tute malsama en la vilaĝo. Langduo Xiongpei, estro de la vilaĝo Muchang, diris al raportisto:

 "Antaŭe oni vivis nomadan vivon sen fiksaj loĝejoj, kaj la paŝtistoj ĉiujare renkontiĝis unu aŭ du fojojn. Entute 71 familioj kun 291 membroj nomadis sur stepo de 400 miloj da muoj. Oni loĝis en tendoj sen elektro. La kondiĉoj ĝenis la vivon de lokanoj kaj la edukon de iliaj infanoj. Langduo Xiongpei diris al raportisto, ke setlado radike ŝanĝis la vivon. En la jaro 2009 la registaro de Sichuan-provinco komencis la programon de plansetlejo por bonigi la vivkondiĉojn de paŝtistoj en la regionoj loĝataj de tibetanoj. La paŝtistoj de la vilaĝo Muchang transloĝiĝis al nova setlejo kun kompleto da bazaj instalaĵoj. Langduo Xiongpei diris: "Antaŭe la lernado de infanoj estis granda problemo, ĉar ili bezonis zorgon de sia patro aŭ patrino, kaj malfacila estis ankaŭ la kuracado de malsanuloj pro longa distanco, sed nun estas aŭtobusoj al hospitalo kaj lernejo."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto