Vizitu Forumon

Paŝtistoj en nova setlejo

(GMT+08:00) 2012-09-25 16:00:16

Li kondukis raportiston al la novaj tendoj. Ili estas imunaj kontraŭ akvo kaj fajro kaj provizitaj per faldebla lito, ŝtala forno, sunenergia lumilo, bretaro, akvosako, faldebla tabureto kaj aliaj 2 ofte uzataj objektoj. Estas menciinde, ke paŝtistoj povas rigardi televidajn programojn en siaj tendoj.

Helpate de la registaro la vilaĝanoj entreprenas turismon, disvolvante plu brutbredadon. La familio de Zezu transformis vakantajn ĉambrojn al gastejo kaj restoracio por turistoj.

Zezu diris al raportisto, ke lia familio tenas pli ol 300 bovojn kaj ĉiujare enspezas preskaŭ 150 mil juanojn el brutbredado, kaj ankaŭ li kiel veterinaro iom profitas el la profesia servo. Lia familio estas inter la meznivela vico laŭ la enspezo, kaj li estas tre kontenta pri la nuna vivo.

Irante el la vilaĝo, raportisto aŭdis belan kanton el turisma akceptejo de la vilaĝo, kiu prezentas la ĝojan kaj feliĉan vivon de la paŝtistoj.

redaktita de Yu Rongkang


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto