Vizitu Forumon

Paŝtistoj en nova setlejo

(GMT+08:00) 2012-09-25 16:00:16

En la vilaĝo raportisto renkontiĝis kun veterinaro Zezu. Li bonvole kondukis raportiston al sia hejmo kaj prezentis lin al sia patrino Maige. Ŝi estas pli-ol-80-jara kaj laboris en la vilaĝa komitato ekde la jaro 1958. dum la pasintaj dekoj da jaroj ŝi propraokule vidis ĉiujn ŝanĝiĝojn de la vilaĝo. Ŝi diris al raportisto en la tibeta lingvo, ke ŝi estas tre kontenta pri la nuna vivo: "En la nova plansetlejo ni vivas tre feliĉe, kaj mi estas tre kontenta pri la nuna vivo."

La familio Zezu estas tre feliĉa. Lia plej aĝa filino laboras en loka hospitalo, kaj la filo laboras kiel paŝitisto. Parolante pri la paŝitista laboro de sia filo, Zezu montris neniom da maltrankvilo. Li diris, ke la registaro komencis la agadon "la nova vivo en tendoj". Ĝi liveris al paŝitistoj novajn tendojn kaj ĉiutagajn necesaĵojn por bonigi ilian vivon. Li diris: "Antaŭe la tendoj estis plektitaj per gruntbovaj haroj, kaj ili tute ne povas rezisti kontraŭ pluvo. La novaj tendoj estas tre bonkvalitaj kaj povas rezisiti kontraŭ pluvo kaj varmo. Ĉiu familio ricevis unu tendon."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto