Vizitu Forumon

"9+3" eduka plano efektivigas la idealojn de tibetaj junuloj

(GMT+08:00) 2012-09-25 10:26:12

Xiao Fang, 21-jara, estas kondukistino de Chengdu-a Metroa Kompanio. Ŝi estas konata en sia hejmloko---vilaĝo en subgubernio Brag-steng de gubernio Rong-brag de Tibeta Aŭtonoma Regiono en Sichuan-provinco. Al homoj vivantaj en la montaro, vidi la eksteran mondon estas kvazazŭ nerealigebla revo, eĉ idealo. Sed Xiao Fang ne nur realigis sian idealon sed ankaŭ posedas ne malbonan laboron en municipo Chengdu. Tio probable estas "miraklo" al siaj samvilaĝanoj. Ŝi estas la profitanto, kiu ĝuis la planon pri eduko super la tibeta regiono, eldonitan de la provinco antaŭ 3 jaroj.

En la jaro 2009, la provinco ekplenumis edukan planon, ke lernantoj de tibeta regiono, fininte la naŭjaran devigitan lernadon, povu ĝui senpage trijaran edukon meznivelan pri profesioj en landinterno. Oni simple nomis la planon kiel "9+3" . La plano celas kulturi amason da kapabluloj por tibeta regiono kaj per tio riĉigi paŝtistoj kaj kamparanoj. 2009 estas la unua jaro ekplenumi la planon, Xiao Fang estas unu el la unuaj de la tibeta loko, kiuj ĝuis la senpagan profesian edukon. Ŝi realigis sian revon ŝanĝi la vivon per scioj kaj kapabloj. Parolante pri sia travivaĵo, ŝi estis ekcitita:

"La gvidantoj plene konsideris niajn fakojn kaj enlaboriĝojn. La plej bona fako de nia lernejo estas tiu de elektronika lokomotivo. Oni lasis enlaborigajn okupojn al niaj tibetaj lernantoj. Marte de 2011 mi ekpraktikis en Chengdu-a Metroa Kompanio, kaj julie mi fariĝis lokomotivo-kondukistino de la kompanio. Se ne estus la politiko "9+3", mi ne povus okupi la postenon, kiu garantias mian vivon kaj la estontecon. Mi dankas, ke la bona politiko donas al mi ŝancon ŝanĝi la sorton."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto