Vizitu Forumon

"9+3" eduka plano efektivigas la idealojn de tibetaj junuloj

(GMT+08:00) 2012-09-25 10:26:12


(Instruisto ricevis intervjuon)

La plano "9+3" ne nur ŝanĝis la sorton de Xiao Fang, sed ankaŭ ŝanĝas la vivon de ŝian familion. Ŝia anklo Dorje Tsring diris al raportisto:

"La patro de Afang (karesa nomo de Xiao Fang) estas handikapulo. Antaŭe ŝia familio suferis de malriĉeco. Post kiam Afang iris en la '9+3'-an lernejon kaj diplomiĝinte eklaboris kiel kondukistino,ŝi de tempo al tempo poŝte sendas monon al la patro, iom post iom pliboniĝas la familia vivo."

La tibeta regiono en Sichuan-provinco ampleksas 32 guberniojn kun areo de pli ol 250 mil kilometroj kaj 15,1 mil tibetanoj. Laŭ Fu Ming, estro de la oficejo "9+3" sub la Eduka Departamento de la provinco, la senpaga eduka plano "9+3" estas grava vojo por altigi la kvalifitecon de tibetaj loĝantoj kaj plibonigi la vivrimedojn de la regiono.

" Per la '9+3' senpaga eduko lernantoj povas posedi fakan kapablon, tiel ke leviĝas la totala edukiteco de tibetaj popoloj. Apogante sin sur la superaj edukaj resursoj de la landinterno, grandmezure plenumante la planon '9+3' ni celas plibonigi la edukajn rimedojn de tibetaj lokoj tiel ke ankoraŭ pli multaj lernantoj egalrajte ĝuos la bazajn edukojn, kaj per tio realiĝas iliaj idealoj. "

De la jaro 2009 ĝis nun, pli ol 30 mil lernantoj tibetaj sinsekve studas en landinterno. Fu Ming konigis, ke 87% de la lernantoj devenas de familioj paŝtistaj kaj kamparanaj. La registaro liveras al ili tre bonajn mediojn studi kaj vivi.

"Krom la stipendio, lernantoj ĝuas la subvenciojn ankaŭ en la vivo kaj koston por peti la laborojn. Novaj lernantoj ricevas monon por aĉeti vintrajn vestaĵojn. Ili havas kompenson dum praktika laboro. La registraro subvencias ilin po 8 mil juanoj jare."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto