Vizitu Forumon

"9+3" eduka plano efektivigas la idealojn de tibetaj junuloj

(GMT+08:00) 2012-09-25 10:26:12

Zhonghe-a Profesia Mezlernejo estas unu el la lernejoj, kiuj akceptas la tibetajn lernantojn sub la plano "9+3". De la lastaj jaroj, la lernenjo venigis sume pli ol 200 lernantojn el tibetaj lokoj. Sinjorino Guo Xiaohua estas ĉefo de la oficejo "9+3" en la lernenjo, ŝi diris, ke la lernejo ĉiamaniere fari la lernantojn rapide adaptiĝi al la nova medio:

"Ni lasu la lernantojn elekti de ili ŝatatajn instruistojn kiel tiujn en la kutimaj vivo kaj lernando. Okaze de ferioj, la instruistoj invitas la lernantojn al siaj hejmoj aŭ gvidas ilin en ekskursoj. Ili tenere varmigas la lernantojn en la vivo ĝis la koro."

Por ke la lernantoj trankvile lernu ĉe la lernejo, registaraj fakoj aparte sendis instruistojn de tibetaj lokoj al "9+3" lernejoj por kune administri kaj zorgi la ĉiutagan vivon. Panglasin estas tia instruistino, kiu alvenas kune kun lernantoj al Zhonghe-a Profesia Mezlernenjo. Ŝi tre kontentas pri la lernejo.

"La administrado de la lernejo estas tre potenca. La lernejo estas elstara en progresigo al lernantoj, la edukado estas bona."

Sub la klopodado de diversaj flankoj, lernantoj el tibetaj lokoj disvolvis siajn interesiĝojn en studo, kaj la vivo fariĝas kolorriĉa. Iuj lernantoj mem entreprenas kaj faras komercadon en la kampo de la lernejo. Liu Yang devenis de Ganzi-Tibeta Aŭtonoma Regiono, li entuziasme diris al raportisto:

"Mi deziras meti la bazon por mia estonteco entreprenante la fruktan vendejon. Mi ellernis kiel regi la monon kaj posedas aliajn kapablojn. Mi pure gajnis pli ol 200 juanoj paginte la doman renton."

En la jaro 2012, la provinco Sichuan aperigis politikon ekzamene varbi fukciulojn kaj oficiroj el la lernantoj de la plano "9+3". Tio signifas, ke estos 2 mil elstaraj tibetaj junuloj elvolvontaj siajn talentojn en la registaraj fakoj en tibetaj lokoj de la provinco Sichuan.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto