Vizitu Forumon

Kunlaboro de Ĉinio kaj Afriko sur reciproka intereso en la nova epoko

(GMT+08:00) 2012-09-27 18:41:35

En 2000 fondiĝis Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko, kiu establis dialogan platformon por Ĉinio fari dialogon kaj kunlaboron kun afrikaj landoj. Poste la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko eniris en la periodon de rapida, tutflanka kaj stabila disvolviĝo. Ene de la pasintaj 12 jaroj la kunlaboro jam produktis multajn fruktojn. En hodiaŭa programero raporistoj de Ĉina Radio Internacia prezentis la vojon de la kunlaboro.

Wei Jianguo, ĝenerala sekretario de la Ĉina Centro por Internacia Ekonomia Interŝanĝo, jam ĉirkaŭ 40 jarojn laboras por komerco al Afriko. En 1972 post diplomiĝo Wei komencis laboron en la Ministerio pri Eksteraj Komercoj kaj estis sendita al Afriko. Tiam pro la malbona kondiĉo de la afrika medio, li sentis grandan perdon. Tamen post kiam li renkontis iun aferon, li profunde sentis la amikecon inter Ĉinio kaj Afriko kaj tio ekscitis lian entuziasmon kaj restigis lin en Afriko por 37 jaroj. Dum la periodo li veturis al 54 landoj kaj regionojn de la tuta Afriko.

"Ni helpis Maŭritanion konstrui la mondfaman Amikecan Havenon de la lando, kiu ĝis nun ankoraŭ ludas gravan rolon por ekonomio de la lando. Tiam iu ĉina desegnisto diris al mi, ke en la ceremonio pri finkonstruiĝo de la haveno la surlokaj maŭritanoj verŝis larmojn, brakumis niajn specialistojn kaj ĵetis ilin supren pro ĝojo. Tio profunde kortuŝis min.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto