Vizitu Forumon

Kunlaboro de Ĉinio kaj Afriko sur reciproka intereso en la nova epoko

(GMT+08:00) 2012-09-27 18:41:35

Stephen Bwansa estas komercisto el la Konga Demokrata Respubliko kaj jam loĝas en Ĉinio por 9 jaroj. De nur unu fremlandano sola ĝis komercisto, kiu nun administras sian propran kompanion, li trovis starpunkton en la rapida disvolviĝo de la komerco inter Ĉinio kaj Afriko.

"Mi pensas, ke mia kompanio apartenas al Ĉinio, ĉar ĝi estis registrita en Ĉinio. Mia kompanio kovras multajn kampojn, ekzemple konstruadon, purenergion, agrikulturon kaj investon al mineralaj produktoj. Ni havas kunlaboron kun multaj afrikaj landoj, ne nur kun registaraj departementoj, sed ankaŭ multaj kun privataj entreprenoj."

Nun Ĉinio jam fariĝis la plej granda komerca partnero de Afriko kaj ankaŭ Afriko estas la 4-a granda celloko de ĉina investado. En 2011 la komerca sumo inter la du flankoj jam atingis 166.3 miliardojn da usonaj dolaroj, kiu kreskis 28% ol tiu en la jaro 2010. En malpli ol 10 jaroj la komerca sumo inter Ĉinio kaj Afriko kreskis preskaŭ 10-oble.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto