Vizitu Forumon

Kunlaboro de Ĉinio kaj Afriko sur reciproka intereso en la nova epoko

(GMT+08:00) 2012-09-27 18:41:35

Ankaŭ Basile Ikoebe, ministero pri eksteraj aferoj kaj kunlaboro de Kongo(Brazavilo), havas sian propran penson pri la estonteca kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko.

"Mi esperas, ke la kunlaboro pli multe atentis la projektojn inter landoj, ekzemple la bazaj instalaĵoj pri komuniko, trafiko, ŝoseo, fervojo, pontoj kaj aliaj. Mi deziras la pliigon de la komerco inter la du flankoj. Nun ni jam havas multajn interŝanĝojn kun Ĉinio kaj Ĉinio jam fariĝis la plej granda provizanto por Afriko, tamen ni elvendas tro malmulte da produktaĵojn al Ĉinio. Mi esperas, ke la afrikaj landoj povas altigi produktadon por ekvilibrigi la duflankan komercon. La kunlaboro en konstruado de bazaj instalaĵoj malfermos fenestron por ekonomia disvolviĝo, krome ne mankigeblas ankaŭ la kunlaboro pri sano, edukado, agrikulturo kaj aliaj.

Dum la rapida disvolviĝo ankaŭ troviĝas malharmoniaj voĉoj. Kelkaj okcidentaj mediatoj fabrikis diversajn opiniojn por distordi la egalajn kunlaborajn rilatojn inter Ĉinio kaj Afriko. Tamen Tach opinias,

"La kritikoj venas el tiuj grupoj, kiuj ne povas gajni favoron el la kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko. Tamen Ĉinio kaj Afriko bone scias pri respektivaj interesoj. La strategia kunlaboro favoras al la interesoj de la du flankoj kaj samtempe respondas bezonojn de ambaŭ popoloj. Do Ĉinio kaj Afriko decidis plue fortigi la ambaŭflankan kunlaboron.

Nun pli kaj pli profundiĝas la amikeco inter Ĉinio kaj Afriko. Kvankam la kunlaboro estas malfacila, tamen ĝi estas plena de ŝancoj kaj viveco. Se la du flankoj metis la popolajn interesojn en la unuan lokon kaj reciprokan kaj komunan profiton kiel ĉefan kondiĉon, la vojo al kunlaboro nepre fariĝos pli kaj pli larĝa.


1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto