Vizitu Forumon

Ambaŭ bordoj kune aperigis libroserion la Epoko

(GMT+08:00) 2012-10-09 18:13:58

Lastajn jarojn, la literaturo pli kaj pli multe atentas pri la rakontado de ordinaraj popolanoj en la granda epoko, kaj en la ĉina landinterno kaj en Taiwano. En Taiwano, la verkoj pri afekcio kortuŝe impresas la legantojn kaj en landinterno tiuj, kiuj forte infektas legantojn, plejparte estas en subtila priskribado ankaŭ pri afekcio. La interŝanĝoj inter ambaŭ bordoj de la taiwan-markolo estas multtemaj, interalie la literaturaj interŝanĝoj estas nemankigeblaj, ĉar literaturo tuŝas la homajn animon, senton kaj spiriton. Septembre ambaŭ bordoj kune aperigis libroserion sub la titolo La Epoko, ampleksantan verkojn de 9 verkistoj de la ĉina landinterno kaj Taiwano. La kerna temo de la libroserio estas: Ĉinoj de ambaŭbordoj havas la saman senton en la ŝanĝiĝema mondo tra la epokoj.

La serio per la formoj de novelaj kolektoj kaj romanoj proponas al legantoj verkojn de la plej elstaraj verkistoj de ambaŭ bordoj. Sinjoro Yu Yang, direktoro de Chongqing-a Eldona Grupo, unu el la lanĉitoj de la serio, diris,

"La naŭ verkistoj kune aperas por kontribui al la serio. Tio estas signifoplena en interkompreniĝado inter la ambaŭbordaj junaj verkistoj, kaj plene montras la kulturan aspekton de ambaŭ bordoj. La taiwana partopreno efektivigis la dudirektan interfluon en la nuna epoko."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto