Vizitu Forumon

Ambaŭ bordoj kune aperigis libroserion la Epoko

(GMT+08:00) 2012-10-09 18:13:58

En la flanko de landinterno, juna verkisto Bi Feiyu estis distingita en la 8-a Maodun-Premio de Literaturo (unu el la literatura premiado de ĉina landinterno), kelkaj liaj verkoj estas skribitaj je kopirajto al eksterlandoj. Verkisto Wei Wei en siaj verkoj atentas pri la kapricaj homeco kaj homsento, estas laŭdata pro lia delikata priskribado; Xu Zecheng, verkisto atentas pri nunaj intelektuloj kaj urbaj ordinaraj personoj en siaj verkoj. Li Er, rekomendita de germana ĉefministro pro la romano Forgeso, en sia verkado akcentas la strukturon kaj stilon. Li Er diris:

"Estis malfacile por miaj libroj eniri en taiwanan merkaton. De la lastaj dek jaroj, ne ĉesas la kontaktiĝo inter taiwana eldonejo kaj mi, sed neniam eldoniĝis miaj libroj pro ia problemo politike. Nun finfine aperis mia libro en Taiwan, mi do dankas, ke la eldoneja flanko de Taiwan faris klopodon."

Taiwanaflanke, verkisto Gan Yaoming famas pro sia freŝiga skribado kun la rakontado pri la montanoj, kiuj vivas sur la profunda tero de Hakka, sed nemankas al la verko la spriteco de nuna tempo. Ji Dawei, verkisto lertas en fikcia kreado, sed ĉiam legiĝas en liaj verkoj la homa sento, kiel spirito rigardanta la pasintecon, realecon kaj futuron. Zhong Wenyin, alinome "eta Sanmao" (fama verkistino de Taiwan, sin mortigis en la jaro 1991) ja aspektas bohemie sed torente toleremas kvazaŭ Danshui-rivero en la tekstado. Hao Yuxiang, kvakam skribis la fuĝadon de la patro sed esprimis la komunan senton en ĉies koro: soleco kaj sopiro. Ŝi diris:

"En Taiwan, nia generacio estas premita sub la cirkonstanco aŭ la epoko. La pasintaj 20 jaroj kvazaŭ estus revo kvankam spektakla sed tiom iluzia. La serio elektis mian libron Returnita Vojaĝo verkitan ĉirkaŭ mia 30 jaraĝo. Kiam ni ne sciis kiel entrepreni la vivon, do ni retiriĝis en nian propran egoon kaj silente esploris la vivon per la ideogramoj."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto