Vizitu Forumon

Ambaŭ bordoj kune aperigis libroserion la Epoko

(GMT+08:00) 2012-10-09 18:13:58

La 9 verkistoj estas povoplenaj kaj influohavaj en ambaŭ bordoj. Ili posedas sensitivan percepton al la ŝanĝiĝoj de la socio kaj la evoluado de la homa civilizacio. En progresado kaj retroinspekto ili verkis la librojn kun la signifo de kontribuo. La libroj tuŝas historion, kulturon, folkloron, eĉ nupton kaj priskribas la scenon de diversaj tavoloj de la socio. Ĝenerala planisto de la libroserio, ĉefredaktoro de Renmin Wenxue (Popola Literaturo) sinjoro Shi Zhanjun diris, ke la verkistoj kun malsamaj fonoj posedas malsamajn stilojn en literatura rakontado. Tamen ili tute ĵetis la rigardon al la socia vivo, al la homgrupo, ili memkonscie portas la devon de verkisto, kaj atenteme priskribas la mondon, reflektas la epokon. Li diris:

"La serio de la libroj estas la nova komenco. Nun inter ambaŭbordaj verkistoj elstaras amaso da ili sub la aĝo de 50 jaroj. Pliaj elstaraj verkistoj estos rekonitaj de ambaŭbordoj. Kredeble kun la koprajta enkonduko kaj plibonigo de la medio por legado, aperos plipotencaj fortoj en verkado."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto