Vizitu Forumon

La ĉinaj entreprenoj en Meza kaj Orienta Eŭropo

(GMT+08:00) 2012-10-16 19:27:08

En 2012 la eŭropa ŝuldkrizo daŭre seriozas kaj la monda ekonomio falis en malfacilon. Malgraŭ tio, la kunlaboro inter Ĉinio kaj la landoj en meza kaj orienta Eŭropo renkontis novan disvolvan ŝancon. Unuflanke influite de la ŝuldkrizo la landoj en meza kaj orienta Eŭropo, kies ekonomioj iam dependas de la okcidenta Eŭropo, bezonas kapitalon por disvolvo, aliflanke la ĉina fabrika industrio estas en la ŝlosila periodo transformiĝi kaj altiĝi por marŝi al pli alta industria ĉeno, tial la ĉinaj entreprenoj volas serĉi la ŝancon eksteren. La bezonoj de la du flankoj havas altan reciprokan kompletigecon, do nun la meza kaj orienta Eŭropo paŝ-post-paŝe fariĝas la unua celloko por la ĉinaj entreprenoj fari komercadon en Eŭropo.

Andrza Pieczonka estas konsilisto de la Departemento pri Komerco kaj Investo sub la Pola Ĝenerala Konsulejo en Ŝanhajo kaj jam laboris en Ĉinio pli ol 16 jarojn. Lia ĉefa laboro estas konstrui kunlaboran ponton de la ĉinaj kaj polaj entreprenoj. Oni devas diri, ke de ĉi tiu jaro, lia laboro havas grandan efikon.

"Altiri la ĉinan investon estas unu el miaj plej ĉefaj laboroj. Tiujare, la Grupo Liugong aĉetis la departementon pri konstru-maŝinoj de la pola kompanio HSW."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto