Vizitu Forumon

La ĉinaj entreprenoj en Meza kaj Orienta Eŭropo

(GMT+08:00) 2012-10-16 19:27:08

La plej freŝa raporto de la Monda Ekonomia Forumo montris, ke la internacia konkurencivo de Hungario falis ĝis la 60a loko de la tuta mondo kaj okupas la 23an lokon en la 27 landoj de EU. Por respondi al la daŭra influo de la ekonomia krizo, Hungario plenumis internan politikon de financa reformo kaj ankaŭ alte atentis la investadon el Ĉinio. Takacs Szabolcs, ŝtatafera vicsekretario de hungara Ministeraio de Eksteraj Aferoj havas pli definitivan celon pri tio.

"Mi opinias, ke kompare kun aliaj landoj de meza kaj orienta Eŭropo, Hungario havas rimarkindan avantaĝon. Inter la landoj, Hungario gajnis la plej multan investon el Ĉinio kun la sumoo de 2 miliardoj da eŭroj. Krome, en la lasta jaro la totala komerca sumo inter Ĉinio kaj Hungario atingis ĉirkaŭ 9 miliardojn da usonaj dolaroj. Ni havas grandan celon, ke en la venontaj jaroj la sumo almenaŭ duobliĝos."

La konfido de Szabolcs originas el la forta deziro fortigi kunlaboron inter Ĉinio kaj landoj de meza kaj orienta Eŭropo kaj la deziro paŝon post paŝo efektiviĝas.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto