Vizitu Forumon

La ĉinaj entreprenoj en Meza kaj Orienta Eŭropo

(GMT+08:00) 2012-10-16 19:27:08

En januaro de tiu ĉi jaro, la Grupo Liugong, kiu produktas konstru-maŝinojn, sukcese aĉetis la departementon pri konstru-maŝinoj de la pola kompanio HSW. La kompanio HSW estas unu el la plej grandaj fabrikantoj en la meza Eŭropo. Wang Xiangmin, prezidanto de la sindikato de la Grupo Liugong, prezentis, ke per la aĉeto la Grupo Liugong ne nur ricevis eŭropajn teknikojn, sed ankaŭ establis fabrikon kaj loĝistikan centron en Eŭropo. Tial la produktaĵoj de la grupo sukcese eniris la merkaton de Eŭropo.

"Nun ni produktas fosmaŝinojn kaj ŝarĝmaŝinojn en la bazloko de Pollando. Tio havas gravan signifon, ke ni malfermis la merkaton de orienta Eŭropo, por paŝon post paŝo marŝi al la okcidenta Eŭropo, altigi valoron de niaj markoj kaj ŝpari la fabrikan koston."

La Meza kaj Orienta Eŭropo estas ligilo de la orienta kaj la okcidenta merkato. La landoj havas avantaĝojn, ĉar ili situas en la mezo de Eŭropo kaj posedas pli oportunan trafikon. La laborforta kvalito en la regiono estas pli alta ol en aliaj lokoj. Kompare kun tiu en okcidentaj landoj, la tero en la regiono estas pli malmulte kosta kaj la registaroj liveras pli multan subtenon. Do la regiono jam fariĝis la unua celloko de la ĉinaj entreprenoj al la eŭropa merkato, kaj tio jam estas komuna volo de multaj landoj en meza kaj orienta Eŭropo. Hungara eksĉefministro Medgyessay Peter multfoje vizitis Ĉinion, li oponias, ke en la lastaj jaroj, la strategio " Iri eksteren" plenumata de Ĉinio atingis bonan efikon, la celo de Ĉinio konformas al la interesoj de la eŭropa regiono, kaj Hungario volas fariĝi la ponto inter mez- kaj orient-eŭropa merkato kaj ĉinaj entreprenoj.

"La Meza kaj Orienta Eŭropo havas la loĝantaron de 120 milionoj, kaj ĉinaj entreprenoj povas bone eniri tiun ĉi merkaton per Hungario. Ni povas kontentigi tiajn bezonojn de la ĉinaj entreprenoj. Ni posedas tre evoluintajn bazinstalaĵojn kaj volas kun Ĉinio altigi vivnivelon de la popolanoj. En Hungario estis negoca centro de la ĉinaj markoj kun la celo, ke ĉinaj altkvalitaj produktoj povas eniri la mez- kaj orient-eŭropan merkaton. En la procezo, Hungario estas la grava transita stacio. Ni helpas ilin per loĝistiko, komercaj kaj financaj servoj kaj aliaj rimedoj por ke ili eniru kaj partoprenu en la merkaton."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto