Vizitu Forumon

Fervojoj Etendiĝas, Sentimentoj Elverŝiĝas --- la Rakonto de Vagonar-Pasaĝero Sun Li

(GMT+08:00) 2012-10-18 17:37:51

"Vagonaro" estas la vorto, kiu neforigeble gravuriĝis en la koroj de preskaŭ ĉiuj homoj, kiuj forlasis siajn hejmlokojn por altiraj laborŝancoj en pli grandaj urboj. Ĉiufoje dum la ferioj por studentoj aŭ por laborantoj, precipe dum la Printempa Festo, ĝuste estas la diversformaj kaj multkoloraj lokomotivoj, kiuj tiras siajn kelkdekojn da vagonoj plenaj de ekscito, espero aŭ nostalgio kaj melankolio, foj-refoje transpasis la montaron kaj portis la emociojn en si al la lokoj, kiuj distancas je eĉ pli ol kilometro de la startaj stacidomoj.

En 2006 el urbo Wuxi, provinco Jiangsu, Sun Li iris al Pekino kaj esperantiĝis en la Ĉina Komunikada Universitato. Post 4-jara studado li aniĝis al la Ĉina Esperanto-Ligo, kaj ĝis nun li jam laboris 2 jarojn. En la pasintaj 6 jaroj ĉiufoje kiam Sun Li hejmenrevenis en vagonaro, li trovis, ke la pejzaĝoj ekster fenestro iom malsamas kiel antaŭe. Sed pensante pri baldaŭa reunuiĝo kun gepatroj, li ne povis turni sian atenton al eksteraj vindindaĵoj, eĉ se ili varius en ĉiu sekundo. Sun Li kutime prenas vagonaron pro tio, ke fervoja veturado estas malrapida kompare kun la aera, sed ĝuste pro la "malrapideco", la junulo ĉiam havas sufiĉan tempon por percepti sin mem en la vojaĝo .

( Pakante kunportaĵojn, la junulo pakas ankaŭ siajn afekciojn. )

"Post mia diplomiĝo ne estas tiel multe da tempo por reveni hejmen. Kvankam la tempo pli valoras, mi emas preni vagonaron same kiel antaŭe. Ĝi estas malrapida kompare kun aviadilo, tamen la vidaĵoj ekstere ankoraŭ flugas for en granda rapideco. Ŝajnas al mi, ke la vidaĵoj mezuras la distancon hejmen, kaj pro tio, la hejmsopiro pli forte brulas."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto