Vizitu Forumon

Plebanoj partoprenos en la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ

(GMT+08:00) 2012-11-13 14:39:11

En la komenco de novembro kamparano-laboristo Meng Guangbin el la strato Hexing en Harbino de la provinco Helongjiang iros al Pekino por partopreni en la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Kiel delegitoj el milionoj da ĉinaj kamparanoj-laboristoj, Meng Guangbin kaj aliaj 25 personoj unuan fojon ascendos la plej altan platformon de la Komunista Partio de Ĉinio por politikaj kaj ŝtataj aferoj kaj ĉeestos al demokratia decido pri gravaj demandoj de la ŝtato. La eniro de pli da kamparanoj-laboristoj el la pleba tavolo en la kongreson de la Komunista Partio de Ĉinio reflektas postulon de la ĉina socio, tio estas grava signifo por la Komunista Partio de Ĉinio en la estonteco.

En la jaro 1988, de la provinco Shandong Meng Guangbin sole venis al Harbino por lerni metion pri riparado de ŝuoj. Tiam li starigis sian standon por ripari ŝuojn en la ĝardeno de Harbina Porinstruista Kolegio. De la metio li sin vivtenas. Sed ĝuste tiu ŝuisto la unua registris por si la ŝuostandon per la marko "Lei Feng". Por ĉiuj malriĉaj studentoj, olduloj kaj handikapuloj, la riparado de ŝuoj estas senpaga. En pli ol 20 jaroj Meng Guangbin, kvankam li mem enspezas malmulte, tamen filantropie donis 50 mil juanojn al malriĉaj personoj. En la sep dikaj vizitlibroj estas plenaj de laŭdaj kaj dankemaj vortoj skribitaj de tiuj favoritoj.

"Tiuj ĉi vizitlibroj estas kriterio por mia kondutado. Ili estas mia riĉaĵo. Mi faras filantropiaĵojn laŭ mia bontrovo. Destinite mi faras riparadon de ŝuoj por ĉiuj dum la tuta vivo."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto