Vizitu Forumon

Plebanoj partoprenos en la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ

(GMT+08:00) 2012-11-13 14:39:11

Ma Gongzhi, 39-jaraĝa, estas projekciisto de la urbeto Bolin en la gubernio Yongxing de la provinco Hunan. Kiam li aĝis 5 jarojn, lin trafis poliomjelito, sed danke al sia firma volo li stariĝis. En la jaro 1988 Ma Gongzhi, tiam nur 17 jarojn aĝa, komencis sian projekciadon de filmoj de ĉi tiu loko al tiu loko, tra kiuj li devas fari ascendon kaj descendon inter montoj. Dum la 23 jaroj li kaj liaj patro kaj patrino ŝultrportis generatoron 300 ĝis 400 kilogramojn pezan kaj projekciilon, trapasante montvojetojn, kiuj sume longas pli ol 200 mil kilometrojn. Li faris projekciadon 11 mil fojojn en pli ol mil vilaĝoj, kaj la spektantoj nombriĝis je 2,5 milionoj.

Kiel delegito de la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, Ma Gongzhi faras projekciadon vespere, kaj tage li kolektas de ĉie opiniojn de loĝantoj.

Ma Gongzhi kaj Meng Guangbin ambaŭ estas plebanoj, sed honoritaj de diversaj titoloj donitaj de la ŝtato. Ili estas elstaraj membroj de la Partio, kaj pro tio ili elektiĝis kiel delegitoj de la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Xin Ming, profesoro de la Centra Partilernejo, opinias, ke pli multe da delegitoj devenintaj de la pleba tavolo eniras en la plej altan kongreson de la Komunista Partio de Ĉinio por fari diskuton pri politikaj kaj ŝtataj aferoj.

Xiong Linping


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto