Vizitu Forumon

Plebanoj partoprenos en la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ

(GMT+08:00) 2012-11-13 14:39:11

Nuntempe en Ĉinio ekzistas 250 milionoj da kamparanoj-laboristoj, kaj en la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio aperos iliaj delegitoj. Tio estas la unua, kaj do signife grava. Intervjuate, Xin Ming, profesoro de la Centra Partilernejo, opinias:

"La ĉina socio nun restas en la transformiĝo kaj disvolviĝo de la tradicia agrikultura socio al la moderna industriga socio, kaj dum la procezo la grupo de kamparanoj-laboristoj estas unu el la plej gravaj fortoj. Iliaj voĉoj devas esti aŭskultataj, iliaj bezonoj – prizorgataj, ĉar la alianco de kamparanoj kaj laboristoj estas la plej firme klasa fundamento de nia politika partio. La kamparanoj-laboristoj estas ĝuste organika kuniĝo de la kamparanoj kaj laboristoj, formiĝinta en la socia ŝanĝiĝo, kiu havas gravan signifon por la estonteco de nia partio kaj la disvolviĝo de la ĉina socio."

Kiel la plej granda partio en la mondo, la Komunista Partio de Ĉinio havas 80 milionoj da membroj. Oni rimarkis, ke el la 2 270 elektitaj delegitoj de la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio 30,5 procentoj devenas de frontoj produktaj kaj laboraj kaj pli multiĝas je 2,1 procentpunktoj ol dum la 17a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Por garantii la reprezentecon de la partianoj en la 18a Tutlanda Kongreso de la Partio, la delegitoj kovras diversajn sociajn tavolojn.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto