Vizitu Forumon

Bulgara vino en Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-11-20 17:55:23

En la vinkelo, oni devas grimpi sur vinujon, kiu altas je pli ol dek metroj. Falis la maljunulo kiam li metis sian piedon sur la unuan ŝtupon. Kiam la aliaj personoj persvadis lin ne grimpi plu, la maljunulo rigardis la aliajn per la okuloj asperaj kaj plendaj. Ĝis nun Yang Zhe ankoraŭ memoris klare la rigardon de la maljunulo. Poste li konis la kialon.

"Atinginte la vinujon ni gustis la vinon, tre mirindan! Fakte la maljunulo deziras ege la vinon, sed ĝia alta prezo superis lian aĉetkapablon. Tio estas la unua rakonto pri la bulgara vino por mi, la vino tiel forte altiras lin kaj li donis al mi profundan impreson."

Profundiĝis la esploro, sekve de tio Yang Zhe pli kaj pli multe konis la bulgaran kulturon de vino. Laŭ li, la du specoj de vino kun alta kvalito kaj malmulta prezo en la mondo, nomataj Cabernet Sauvignon kaj Merlot, estas produktitaj en Bulgurio. Ankaŭ la plej frua Cabernet Sauvignon en Ĉinio estis importita el Bulgario.

Lastajn jarojn sekve de la altiĝo de vivnielo de ĉinoj, multiĝis postulo de vino. En 2011 Ĉinio fariĝis la monde 5-a granda konsumanto de vino, sed kvanto de bulgara vino ankoraŭ ne estas multa en Ĉinio. Yang Zhe diris:

"En Pekino, jara importo estas 4 konteneroj kaj en 1 kontenero estas preskaŭ 18 mil boteloj, tial la jara vend-kvanto ne atingis 100 mil botelojn, tre malmulte!"

Ankaŭ Svetoslav Spasov konigis, ke plej multaj ĉinoj ne konas la bulgaran vinon, tio estas granda problemo. Tial estonte li okazigos pli da aktivadojn pri gustumo por ke ĉinoj konu la vinon.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto