Vizitu Forumon

Bulgara vino en Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-11-20 17:55:23

La kompanio de Yang Zhe klopode fortigas kunaranĝon kun la bulgara flanko pri plivastigo de la vino. Li diris:

"Ni interkonsiliĝas kun bulgara vina asocio por ĉiuflanke konigi la vinon, nun la asocio faras kontakton kun koncernaj fakoj de EU. Krome, iuj specoj de la vino kun malmultekosta prezo devas esti importataj por altiri atenton de pli da ĉinoj."

Fakte, la 3-an de julio la bulgara Ministerio pri Agrikulturo kaj Manĝaĵo deklaris, ke la Komitato de EU aprobis, ke en Ĉinio kaj aliaj landoj Bulgario kaj Grekio povu propagandi siajn vinojn per fonduso de EU. Estonte la dulandaj vinaj asocioj uzos 4,6 milionojn da eŭroj por la propagando.

Kiel akcelanto de kunlaboroj ekonomiaj kaj komercaj inter Ĉinio kaj Bulgario, la bulgara ambasadorejo en Ĉinio aktive faras agojn por propagando de la bulgara vino. Neli Nanova, komerca konsilisto, esprimis:

"Por bulgaraj entreprenoj, partopreno en ĉinaj foiroj estas tre grava. Ankaŭ nia ambasadorejo sin dediĉas al konigo de la vino. Nun ni laboras ĉefe por ke ĉinoj konu bulgaran vinon kaj bulgaraj entreprenoj konu la grandan merkaton de Ĉinio."

Ĵus fermentinta vino estas sur la tablo de la geedzoj sinjoro Tsvetan Tsanev kaj sinjorino Raina. Por ili la vivo perdos gravan aĵon sen vino. Ili esperas ĝui ĝojon el vino kun ĉinoj.

"Ĉinio estas granda kaj Bulgario malgranda, nia vino estas bonkvalita, ni volas gastigi ĉinojn en nia hejmo. Ĉi tie, vi gustumos plej naturan kaj plej puran bulgaran vinon en la bela vinberejo."

Por Yang Zhe, la atestanto de la bulgara vino, daŭras la rakonto kun la vino. Yang Zhe plenas de fido pri la estonteco de la bulgara vino, ankaŭ de aliaj bulgaraj produktoj en Ĉinio.


1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto