Vizitu Forumon

Scienca kaj teknika disvolviĝo en la lastaj 10 jaroj

(GMT+08:00) 2012-11-16 18:13:43


Flugi al la alta ĉielo, naviĝi en profunda maro estas eterna sonĝo por homaro. En la lastaj dekoj da jaroj, pro sendependaj kreoj en multaj altteknikaj kampoj Ĉinio eniris la antaŭan vicon de la tuta mondo. La senĉesa disvolvo de scienco kaj tekniko kreis la ĉinajn miraklojn unu post alia. En hodiaŭa programero ni prezentas la gravajn atingojn en la lastaj jaroj.

La 24-an de oktobro de 2007 Ĉinio sukcese pafis unuan ĉirkaŭlunan sondsateliton "Chang'e n.1". Tio signifas, ke Ĉinio faris gravan paŝon pri ĉirkaŭluna sondprojekto kaj komencis proksiman observadon al astroj. Tiam la ĉina ĉefa sciencisto de lunesplora programo Ouyang Ziyuan diris,

"La 1-a paŝo por praktiki lunespluatan projekton de Ĉinio estas lanĉo de "Chang'e n.1" por unujara flugado ĉirkaŭ la luno; la 2-a estas surluniĝo, kaj por tio oni eble uzos surluniĝan veturilon. La tria estas kunporti specimenojn de la luno al la tero."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto