Vizitu Forumon

Scienca kaj teknika disvolviĝo en la lastaj 10 jaroj

(GMT+08:00) 2012-11-16 18:13:43

Krom la disvastiĝo al kosmspaco. La alttekniko ankaŭ paŝis al la granda maro. Post nur 3 tagoj kiam la kosmoŝipo Shenzhou-9 sukcese renkontiĝis kaj kupliĝis kun la laboratoria kajuto Tiangong-1 sub la manipulo de kosmonaŭto, la ĉina profundmara batiskafo Jiaolong faris sian 5an 7000-metran provon. Ĝi atingis la profundecon de 7 062 metroj kaj rimarkis riĉan biodiversecon kaj geodiversecon ĉe la mara fundo. Tio signifas, ke sekve de Usono, Francio, Rusio kaj Japanio, Ĉinio fariĝas la 5a lando posedi teknikon de grandprofunda submariĝo, kaj de tiam ĉinoj povas atingi ĉirkaŭ 99.8% de la mara fundo. Tio havas gravan signifon pri esploro kaj uzo de profunda resursoj.

La 24an de junio de 2012 estas memorinda tago por ĉinoj. La 6 ĉinoj en la laboratoria kajuto Tiangong-1 kaj la batiskafo Jiaolong gratulas unun al la alia trans la ĉielo kaj la maro. nun Ĉinio jam enmetis la konstruon de kreiva lando al sia strategia celo. Por efektivigi la celon Ĉinio plue multigi la investon al scienca kaj teknika kampo. Laŭ plano de la ĉina registaro en 2020 la procento de studa fonduso en la malneta enlanda produkto altiĝos de 1.84% ĝis 2.5%. Oni devas kredi, ke sur la vojo scienca kaj teknika aperos pli multaj ĉinaj mirakloj.


1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto