Vizitu Forumon

Scienca kaj teknika disvolviĝo en la lastaj 10 jaroj

(GMT+08:00) 2012-11-16 18:13:43

Ĉirkaŭ la 13a horo de la 24a de junio de 2012 la kosmoŝipo Shenzhou-9 sukcese renkontiĝis kaj kupliĝis kun la laboratoria kajuto Tiangong-1 sub la manipulo de kosmonaŭto. Tio estas la unuafoja kosma kuplo de Ĉinio sub la manipulo de kosmonaŭto kaj markas, ke Ĉinio sukcese posedas ŝlosilan teknikon de la renkontiĝo kaj kupliĝo de homloĝataj spacveturiloj. Ĉinio plikroksimiĝis al la revata spachejmo.

Jing Haipeng:"Ni sukcese plenumis la unuan kosman kuplon de homloĝata kosmoŝipo de Ĉinio, kaj nun ni sendanĝere revenis hejmen."

Liu Wang:"estas bona la sento de surteriĝo kaj reveno al la hejmo."

Liu Yang:"Tiangong estas kvazaŭ nia hejmo en la kosmo, kaj ĝi estas tre varma kaj milda. Ni fieras pri la grandaj atingoj de nia patrolando."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto