Vizitu Forumon

Ĉinio atingos la celon de konstruado de modere prospera socio en 2020

(GMT+08:00) 2012-12-18 16:00:44

En la pasintaj 30 jaroj la ĉina ekonomio kreskis averaĝe je 10%. Tamen kontraste kun la rapida kresko de la malneta enlanda produkto, la enspezo de ĉinaj civitanoj ĉiujare kreskis je nur iom pli ol 7%. Tio signifas, ke la enspezo de ĉinaj civitanoj kreskis malpli rapide ol la malneta enlanda produkto. La 8-an de novembro en Pekino inaŭguriĝis la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, faris raporton en la kongreso. Li la unuan fojon prezentis la planon pri duobligo de la enspezo de la civitanoj. Tio vekis vastan atenton.

"Laŭ la situacio de la ekonomia kaj socia disvolviĝo, ni devas kontentigi novajn postulojn por atingi la celon de la kompleta konstruado de la modere prospera socio, difinitan en la 16-a kaj 17-a Tutlandaj Kongresoj de la Komunista Partio de Ĉinio. La ĉefa celo estas kontinue kreskigi la ekonomion, atingi progreson en la ŝanĝo de ekonomi-disvolva modelo kaj duobligi la malnetan enlandan produkton kaj la enspezon de urbanoj kaj kamparanoj sur la bazo de 2010."

Pri la grandioza celo de Ĉinio, diverslandaj gvidantoj opiniis, ke la disvolviĝo de Ĉinio ludas gravan rolon por la reprosperiĝo de la monda ekonomio. Jose Manuel Garcia-Margallo, hispana ministro pri eksteraj aferoj kaj kunlaboroj, diris:

"Kiel ekonomia potenco Ĉinio decidis duobligi la malnetan enlandan produkton kaj la enspezon de loĝantoj en 2020. Tio estas tre grava afero kaj signifas, ke la ĉina merkato fariĝos la centro de atentoj de ĉiuj landoj."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto