Vizitu Forumon

Ĉinio atingos la celon de konstruado de modere prospera socio en 2020

(GMT+08:00) 2012-12-18 16:00:44

Civitano el Lanzhou, ĉefurbo de Gansu-provinco diris:

"Laŭ mia opinio, la modere prospera socio rilatas ne nur kun la posedaĵoj, sed ankaŭ kun la popola vivo, ĉiuj estu kontentaj pri sia vivo."

Pri kompreno de la modere prospera socio, Li Wei, komentisto, opiniis, ke li faris kalkuron laŭ la raporto.

"Antaŭe ni ofte kriis la sloganon por konstrui la modere prosperan socion, tamen nun ni havas klaran celon, kiun devas esti atingita en 2020: duobligi la malnetan enlandan produkton kaj la enspezon de civitanoj sur la bazo de 2010 en 2020. En 2010 la pokapa kvanto de la malneta enlanda produkto de Ĉinio kalkuliĝis al pli ol 5 000 usonaj dolaroj, kaj tio signifas, ke en 2020 la pokapa kvanto de la malneta enlanda produkto atingos 10 000 usonajn dolarojn. Tio estas tre grava paŝo.

La rapida disvolviĝo de la ĉina ekonomio dependas de la diligenta laboro de la popolo. La plano pri duobligo de la enspezo igas ĉiujn civitanojn de la lando egale ĝui fruktojn el la reformado kaj malfermo kaj la ekonomia kresko.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto