Vizitu Forumon

Ĉinio atingos la celon de konstruado de modere prospera socio en 2020

(GMT+08:00) 2012-12-18 16:00:44

Jean-Pierre Raffarin, eksa ĉefministro de Francio, diris;

"Ni ĉiuj bezonas la ekonomian kreskon de Ĉinio. Ni bezonas aktivan ekonomion de Ĉinio, ĉar tio favoras Ĉinion, Eŭropon, Usonon kaj ĉiujn homojn."

Koncerne la menciitan konstruadon de la modere prospera socio en la raporto de Hu Jintao, jam en la jaro 2002 la Komunista Partio de Ĉinio elmetis en sia 16-a Tutlanda Kongreso, ke Ĉinio atingos la celon de la kompleta konstruado de modere prospera socio en 2020, kaj tiam ĝenerale pliiĝos la riĉaĵoj de familioj, kaj la popolo vivos pli riĉan vivon. En la jaro 2007 la 16-a Tutlanda Kongreso de KPĈ opiniis, ke jam fundamente formiĝis la sistemo de racia kaj orda distribuo, plejparto de la ĉina loĝantaro havas meznivelan enspezon, kaj fundamente eliminiĝis absoluta malriĉeco.

Do, kia estas la modere prospera socio? Ĉiu havas sian komprenon. Posedanto de garaĝo en Qingzhou, Shandong-provinco diris:

"Mi pensas, ke ĝi estas tia, ke mi kapablos aĉeti domon kaj aŭton, kaj mia koermco fariĝos pli prospera."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto