Vizitu Forumon

La revoĉasado de Ye Chaoqun

(GMT+08:00) 2013-01-08 17:49:26     Redaktoro:esperanto

"Ĉiuj portas la revon kaj ĉasatan celon, nun ni babilas pri la ĉina revo, kio do ĝi estas? Miaopinie la plej granda revo estas realigi la grandan prosperon de la ĉina nacio." Tion diris Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio dum sia vizito al la ekspozicio "Vojo de Prospero" en la Ĉina Internacia Muzeo.

Do, kio, en Ĉinio, al ĉiu vigla individuo, estas la nacia revo? Hodiaŭ mi rakontos historieton de Ye Chaoqun, ĉampiono de la monda handikapula pingponga konkurso por ke ni kune ĝuu lian ĉasadon al la revo.

Ye Chaoqun naskiĝis en montara vilaĝo de Fujian-provinco en oktobro de 1984. La alveno de la bebo donis al la malriĉa familio grandan ĝojon, kiu tamen ne daŭris longe. Baldaŭ, la patro eltorvis, ke la knabo malsaniĝis je la manoj. Post vizito al kuracisto, li sciis, ke la filo denaske malsaniĝis je kriplo de la manoj. Nebulo vualis la malriĉan familion. Infaneco devas esti gaja paradizo de knabo, tamen en la memoro de Ye Chaoqun ĝi estis doloro gravurita en la koro. Pro la malfortaj manoj, li ne povis facile vesti sin, preni manĝaĵojn nek bone teni la skribilon por bone skribi vortojn. Des pli ne malmultaj infanoj volis ludi kun li, la rigardoj kun alia signifo faris lin humiliĝi kaj malĝoji.

"Tiam estis malmultaj eksterdomaj sportoj. Dum la lecionoj de piedpilko aŭ korbopilko, la kunlernantoj ne volontis engrupiĝi kun mi. Mi ne povis aliĝi al la eksterdomaj sportoj, mi do ekzercadis min per pingpongo. Tiam mi loĝis en la lernejo, kaj tagmeze post simpla tagmanĝo, mi aliris por ekzerci min en pingpongo, el kiu mi trovis la plezuron."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto