Vizitu Forumon

La revoĉasado de Ye Chaoqun

(GMT+08:00) 2013-01-08 17:49:26     Redaktoro:esperanto


Oni diras, ke justa estas la ĉielo, kiu fermas fenestron sed samtempe malfermas pordon. Ye Chaoqun ekinteresiĝis pri pingpongo, kaj neniam forlasas la sporton en sia vivo. Pingpongo donis al li memfidon kaj honoron. Tamen, la vojo al sukceso plenas de dornoj, en la komenco de la pingponga vivo, li spertis ne malmultajn malfacilojn kaj obstaklojn. La denaska kriplo je ambaŭ manoj tiom multe baris lin strikte teni la batilon.

"En la komenco, miaj manoj estis relative maldikaj kaj fragilaj, longtempa tenado de la batilo dolorigas min je la manoj kaj ofte vezikiĝis sur la manoj. Mi neniam ploris, ne infanece, kaj ankoraŭ ne ĝis nun."

Mizero povas faligi iun sed ankaŭ sukcesigi iun. Neniam ploranta Ye Chaoqun ekzercadis sin en pingpongo kun granda plezuro kaj obstina volo. Li rapide progresis en la lerteco ludi pingpongon kaj elstariĝis el la samaĝuloj. Kiam li estis en la sesa klaso de elementa lernejo, li estis atentata kaj la unuafojon elstaris el la pingponga konkurso okazigita de la distrikto. Tamen en sia memoro, plej impresa afero estas peti monon el gepatroj por aĉeti la batilon.

"Tiam mi partoprenis en la konkurso de la distrikto. Ni devis mem kunporti la batilon. Mi petis de la patrino sep juanojn, sed ŝi ne tiom volonte donis la monon. Ŝi admonis, ke la mono celis nur por la batilo. Tiu estas la plej granda sumo, kiun mi petis el la gepatroj dum mia vivo."

En la konkurso, Ye Chaoqun gajnis la trian premion. Kaj ankaŭ pro tio, 14-jara, li renkontis la unuan ŝancon de sia vivo. Li estis elektita de Chen Yaozhong, trejnisto por handikapulaj pingpongistoj de la urbo Xiamen. De tiam komenciĝis la longtempa peniga ekzercado de Ye Chaoqun.

La ekzercado de pingpongo postulas,ke sportistoj posedu tre mildan flekseblecon,kaj la lerteco por pingpongo estas malfacile atingebla. La ripetiĝo de ekzercado estas tre enuiga, do necesas la persisteco por elteni la krudajn elprovojn. Tamen por juna Chaoqun, li devis elteni pli multajn suferojn ol ordinaraj homoj. Li dediĉis tutan energion kaj toleris la suferojn. Tamen foje li estis en dumonata trejnado en Fuzhou malproksima de la hejmo. Li suferis forte de nostalgio.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto