Vizitu Forumon

La revoĉasado de Ye Chaoqun

(GMT+08:00) 2013-01-08 17:49:26     Redaktoro:esperanto

"Tiam mi estis tre juna, sole mi ekloĝis ekster la hejmo. En la unuaj tagoj mi ne povis bone dormi. Inter la sportistoj mi estas la plej juna, kaj vespere neniu troviĝis en la dormdomo, mi ne kuraĝis reveni al ĝi, kaj ĉiuvespere mi revenis tre malfrue kune kun la trejnisto. Aparte en festotagoj aŭ en malvarma vintro mi forte sopiris al la hejmo. Tamen mi ne ploris, malmulte mi ploris."
En la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, populariĝis tra Azio la kantistbando Xiaohudui el Taiwan. Ankaŭ juna Chaoqun adoris kantistojn de la muzikabando. La kanto Ĉarmaj Knaboj akompanis lin pasi sendormajn noktojn kaj trapasi la verdan junecon.

"Surportu surŝultre la venton, premu subpiede la teron; Neniam konfesu la fiaskon en la koro, skribu la junecon per la varmo, malgraŭ la frosteco malgraŭ la pluvego, eĉ pli longa estas la soleco ol la nokto. Kiu komprenas min, infanon portantan la revon?"
Multjara hardado ne nur sukcesigis la superhoman volon de Chaoqun, sed ankaŭ perfektigis lian lertecon en pingpongo. En la jaro 2001, Li rikoltis la unuan oran medalon dum sia vivo. Li gajnis la ĉampionecon en Monda Kriplula Pingponga Ĉampionado en Taibei. 17-jara Ye Chaoqun starigis la celon de sia vivo.

"Estas mia unua fojo reprezenti Ĉinion por la monda ĉampionado. Emociplene mi unuafoje veturis per aviadilo, unuafoje aliris malproksimen, unuafoje konkursis en aliaj lokoj. Mi estis en ekscito. La konkurso estas tiu, en kiu mi unuafoje trovis mian pozicion. (kia?) Kun la sukceso mi fariĝis unu el la membroj de la landa teamo. Se mi malsukcesus, mi devus reveni al la provinco aŭ al la urbo, eĉ al la hejmo."

El infano de malriĉa familio al profesia pingpongisto de la nacia teamo, el mane kripla knabo al gajninto de la ora medalo de la monda ĉampiono, Ye Chaoqun, 17-jara, realigis sian revon malkuraĝe ĉaseblan de multaj ordinaraj homoj.

Kiel la kanto tekstas: "Ĉasu la plej malvarman venton ĉe la ĉielo, serĉu la plej altan montkreston sur la grundo. Amikiĝu kun soleco, kaj travagu inter la etero kaj la tero." La ĉampiono de la monda konkurso ja estas la ĉasata revo de Ye Chaoqun, ĉu li haltigos sian paŝon serĉi la venton post kiam li gajnis la ĉampionon? Kia malfacilo kaj ĝenaĵo alvenos en la estonta vojo de la revoĉasanta heroo? Ni kune ĝuu la raporton titolitan: Revoĉasado de Ye Chaoqun en venontfoja programero.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto