Vizitu Forumon

Fruktdonas translanda aĉetado en "elpaŝado" de ĉinaj entreprenoj

(GMT+08:00) 2013-01-10 09:20:39     Redaktoro:Ĝoja

Lastajn jarojn ege disvolviĝis ĉinaj eksteraj investoj, samtempe kun la "elpaŝado" de ĉinaj entreprenoj, senĉese noviĝis investaj manieroj. La 21-an de decembro de la jaro 2012, Chen Runyun, komerca konsilisto de la ĉina Komerca Ministerio, esprimis, ke nun translanda aĉetado fariĝis nova brila punkto en la "elpaŝado".

Tiutage en gazetara konferenco, Chen Runyun konigis, ke en la lastaj jaroj tamen senĉese grandiĝis la skalo de investo de ĉinaj entreprenoj en fremdaj landoj, kvankam influate de la internacia financa krizo. Tio ludis pozitivan rolon por evoluado stabila kaj relative rapida de la ĉina ekonomio. Li diris:

"Fine de la jaro 2011, ĉinaj entreprenoj faris investon al 18 mil kompanioj en 177 landoj kaj regionoj, en 2012 Ĉinio investis kapitalojn al 3,6 mil kompanioj, sume al pli ol 20 mil kompanioj. Fine de la lasta jaro la ĉina investo en aliaj landoj kalkuliĝis al 424,8 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj la totala sumo en fremdaj landoj proksimiĝis al 2 000 miliardoj da usonaj dolaroj. En la lasta jaro la investo kalkuliĝis al 74,6 miliardoj da usonaj dolaroj, 28-oble ol en 2002."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto