Vizitu Forumon

Fruktdonas translanda aĉetado en "elpaŝado" de ĉinaj entreprenoj

(GMT+08:00) 2013-01-10 09:20:39     Redaktoro:Ĝoja

Laŭ la raporto de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, Ĉinio ĉiuflanke altigos malferman ekonomion, rapidigos la "elpaŝadon", fortigos kapablon de entreprenoj kaj kulturos amason da translandaj kompanioj. Chen Runyun diris, ke por tio la ĉina Komerca Ministerio forte perfektigos politikan subtenan sistemon, perfektigos servan platformon de publikaj informoj por ekstera investo kaj kunlaboro kaj senĉese perfektigos sistemon por preventi kaj regi riskon dum la "elpaŝado". Li diris:

"Ĉinio perfektigos plu sistemon de politikoj kaj plenumos diversajn kontrolajn leĝojn kaj regulojn por oportunigi investon. Due, Ĉinio perfektigos plu la servan platformon de publikaj informoj por investo en aliaj landoj. Nun pli kaj pli da entreprenoj eliris, ili eble ne konas leĝojn, regulojn, politikojn ekonomiajn kaj merkatojn de aliaj landoj, tial ni devas konstrui la platformon. Cetere, Ĉinio perfektigos plu la sistemon por preventi kaj regi riskon por redukti nombron de sekuraj subitaj eventoj kaj riskon de entreprenoj en politiko kaj ekonomio."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto