Vizitu Forumon

Fruktdonas translanda aĉetado en "elpaŝado" de ĉinaj entreprenoj

(GMT+08:00) 2013-01-10 09:20:39     Redaktoro:Ĝoja

Chen Runyun esprimis, ke samtempe kun la grandiĝo de la investa skalo, senĉese noviĝis investaj manieroj. Nun en 13 landoj troviĝas 16 kunlaboraj zonoj de Ĉinio, kaj la reala investo kalkuliĝis al 3,5 miliardoj da usonaj dolaroj kaj la totala produktovaloro kalkuliĝis al 7 miliardoj da usonaj dolaroj. Li diris:

"Komence, ĉinaj entreprenoj faris pli multajn investojn en la kampoj de restoracio, turismo kaj prilabora komerco, poste ili instalis centrojn esplorajn kaj ekspluatajn, fondis merkatigajn retojn, faris translandajn aĉetojn, eĉ fondis zonojn ekonomiajn kaj komercajn."

Cetere, translanda aĉetado fariĝis la nova brila punkto. Laŭ statistiko, de 2008 ĝis 2011 la investo por translandaj aĉetoj kalkuliĝis al 106,3 miliardoj da usonaj dolaroj, meznombre kreskis je 44% en ĉiuj jaroj. en 2011, la rekta investo por translandaj aĉetoj kalkuliĝis al 27,2 miliardoj da usonaj dolaroj kaj okupis 37% de la totala investo ĉi-jare.

Estas rimarkinde, ke la "elpaŝado" de ĉinaj entreprenoj troviĝas en la komenca periodo. Fine de 2011, la ĉina investo okupis nur 2% de la tutmonda, nun en ĉinaj entreprenoj mankas spertoj pri internacia funkciado kaj riska konscio, ekzistas multaj defioj antaŭ ĉinaj entreprenoj, ekzemple oftegaj tradiciaj kaj netradiciaj sekuraj eventoj kaj intensiĝo de internacia merkato konkurenco.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto