Vizitu Forumon

Ĉinio praktikas verdan disvolvan vojon por konstrui belan landon

(GMT+08:00) 2013-01-14 16:06:24     Redaktoro:Wang

Karaj amikoj, la du vortoj "bela" kaj "Ĉinio" estas tute ordinaraj en la ĉina lingvo, tamen la esprimo "bela Ĉinio" havas specialan signifon. En la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, oni ligis konstruadon de ekologia civilizacio kun verda disvolviĝo.

Nun vi aŭdas infankanton pri malaltkarbona vivmaniero prezentitan de Gaoxin Elementa Lernejo en ĉina urbo Baoding. La infankanto estis verkita de la instruistoj de la lernejo. La kanto alvokas ŝparadon de elektro kaj akvo kaj malaltkarbonan vivmanieron, kaj celas altigi la konscion de infanoj pri tia vivmaniero.

La infanoj tre ŝatas tiajn aktivadojn pri malaltkarbona vivmaniero. An Bohan, lernanto en la elementa lernejo, diris,

"Ni ofte faris manlaboron per forĵetaĵoj kaj reutiligis ilin. Mi ankaŭ partoprenis en la aktivado Tergloba Horo. Mi kaj miaj gepatroj ne uzis ian ajn elektronikan aparaton en la horo. La unu-hora vivo ankaŭ estas interesa."

Sinjorino Gao, direktoro de la elementa lernejo, opiniis, ke oni devas havi la konscion pri malaltkarbona vivmaniero ekde la infaneco.

"Ni ankaŭ disvolvis la aktivadojn en la familioj de niaj lernantoj. La infanoj influis siajn gepatrojn, kaj la gepatroj influis aliajn homojn en la socio. Tio estas bona maniero popularigi la malaltkarbonan vivmanieron."

La ekzemplo de Gaoxin Elementa Lernejo nur estas parto de popularigo de malaltkarbona vivmaniero en Baoding. De la lastaj jaroj multe ŝanĝiĝis la urba konstruado de Baoding. Ekzemple la vojlampoj, trafikaj lampoj kaj publikaj lampoj en pli ol 200 loĝkvartaloj estis anstataŭitaj de sunenergiaj lampoj. Eĉ iuj loĝkvartaloj komencis uzi akvon varmigitan de sunenergiaj aparatoj. Pro la bonigo Baoding ŝparis 21 milionojn da kilovatthoroj ĉiujare kaj reduktis ellason de karbona dioksido je 17 mil tunoj. Sinjoro Li, loĝanto en Xinshiji-Loĝkvartalo, diris,

"La anonctabuloj kaj lampoj en nia loĝkvartalo estas sunenergiaj. Ili estas tre belaj kaj energioŝparemaj."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto