Vizitu Forumon

Ĉinio praktikas verdan disvolvan vojon por konstrui belan landon

(GMT+08:00) 2013-01-14 16:06:24     Redaktoro:Wang

En la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio okazinta en 2012 la koncepto "verda disvolviĝo" refoje fariĝis diskuttemo de la ĉeestantoj. Diskutante pri konstruado de ekologia civilizacio la altgvidantaro de Ĉinio emfazis antaŭenpuŝon de verda disvolviĝo, cirkula disvolviĝo kaj malaltkarbona disvolviĝo. Krom "verda disvolviĝo" ankaŭ la koncepto "bela Ĉinio" estis enmetita en la kongresan raporton. La raporto montras, ke oni devas pene konstrui belan Ĉinion kaj realigi longtempan disvolviĝon de Ĉinio. Zhou Shengxian, ĉina ministro pri mediprotekto, klarigis la rilatojn inter ekologia civilizacio kaj bela Ĉinio.

"Mi opinias, ke la kerno de konstruado de bela Ĉinio estas realigi ekonomian prosperon, bonan ekologion kaj feliĉan vivon de popolanoj per verda disvolviĝo. Tiu celo akcelas ekspluaton de nova mediprotekta disvolviĝo."

Ĉinio senĉese elmetis novajn postulojn sur verddisvolviĝa vojo. Ni kredas, ke sub la koncepto pri bela Ĉinio nia lando nepre realigu harmonion inter homaro kaj naturo.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto