Vizitu Forumon

Ĉinio praktikas verdan disvolvan vojon por konstrui belan landon

(GMT+08:00) 2013-01-14 16:06:24     Redaktoro:Wang

Nun la koncepto pri malaltkarbono ne nur estas vivmaniero, sed ankaŭ estas industrio, kiu antaŭenpuŝis ŝanĝiĝon de evolua maniero de Ĉinio. Ekzemple la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, kie estas riĉa ventoenergio, forte disvolvas elektroprodukton per vento de la lastaj jaroj.

En Huitengxile-Ventcentralo situanta en meza parto de Interna Mongolio staras pli ol 100 ventenergiaj generatoroj de Pekina Energio-Investa Limigita Kompanio. Zhang Cunfeng, respondeculo de la kompanio pri ĉi-rilataj aferoj, konigis,

"Estas evidenta la efiko de energioŝparado kaj ellasoredukto."

Fakte la koncepto pri verda disvolviĝo estis praktikata ne nur en Hebei-provinco kaj Interna Mongolio. En la pasintaj 10 jaroj la koncepto verda disvolviĝo jam kovris la tutan Ĉinion. En la pasintaj internaciaj konferencoj pri klimata ŝanĝiĝo Ĉinio jam promesis kaj praktikis verdan disvolviĝon. Ĉinio paŝon post paŝo publikigis kaj praktikis mediprotektajn politikojn, kaj adiaŭis nigran disvolviĝon bonvenigante la verdan.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto