Vizitu Forumon

Nova forto de tutmonda konsumantara elektronika industrio

(GMT+08:00) 2013-01-21 15:32:45     Redaktoro:Lina

Estas fakto, ke iutempe laŭkontrakta fabrikado estis sinonimo de ĉinaj entreprenoj. Sed nuntempe ili klopodas sin dediĉi al markigo kaj altklasigo. Yang Ming, laboranto de Hisense, spertis la ŝanĝiĝon. Li konfesis, ke estas malfacile havigi la ŝanĝiĝon. Komence, ankaŭ Hisense renkontis frustriĝon.

"Antaŭ multaj jaroj, ni nur faris simplan ŝanĝiĝon de enlandaj produktaĵoj kaj vendis ilin eksterlanden. Sed tiaj produktaĵoj ne tute konformas al bezono de lokaj konsumantoj."

Por ŝanĝi la situacion, Hisense komencis doni multan atenton al esploro kaj establis en Usono sian esploran centron.

"Ni havas esploran centron ĉi tie, kaj kunlaboras kun multaj lokaj universitatoj kia Masaĉuseca Instituto de Teknologio kaj ankaŭ kun lokaj enhavo-provizistoj kiaj Google, Yahoo kaj Youtube. Niaj produktaĵoj kombinis lokajn servojn kaj teknikojn kaj rapide okupis la lokan merkaton."

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto