Vizitu Forumon

Nova forto de tutmonda konsumantara elektronika industrio

(GMT+08:00) 2013-01-21 15:32:45     Redaktoro:Lina

Cheng Lixin estas ĉefa plenuma oficisto de filia kompanio de ZTE en Usono. Li konigis la nunan esploran modelon.

"Nuntempe nia renovigo estas en nova etapo. Nia renovigo havas tutmondan vidkampon. Ni havas modelon nomatan UĈM. U signifas Usonon, Ĉ Ĉinion kaj M Mondon."

Li plue eksplikis funkciadon de la modelo.

"Usono havas monde plej fortan renovigan vivecon. Kunlabore kun plej renovigaj entreprenoj en Usono kaj profite de altefikaj esploraj resursoj kaj administra kapablo en Ĉinio, ni fabrikas varojn kaj vendas ilin en la tuta mondo. Tio estas unu el gravaj faktoroj, ke multjare nia kompanio ZTE bone evoluas en la internacia merkato ekzemple en la usona merkato, en la eŭropa merkato kaj en la japana merkato."

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto