Vizitu Forumon

Nova forto de tutmonda konsumantara elektronika industrio

(GMT+08:00) 2013-01-21 15:32:45     Redaktoro:Lina

Kunlaboraj partneroj de Hisense estas ne nur en Usono. Ankaŭ la kompanio de Dirk Wittenberg, kiu prizorgas solvajn projektojn de inteligentaj televidiloj, estas kunlaboranto de Hisense. Dirk Wittenberg opinias, ke kunlaboranto kun diverslandaj profesiuloj estas grava paŝo por eniri en la internacian merkaton.

"Hisense estas sur la ĝusta orbitro. Plie, Hisense havas eksplicitan planon pri la futura disvolvo."

Premio eble povas pruvi, ke plurjara peno de Hisense estas inda. Lastatempe pro 2 specoj de inteligentaj televidiloj, Hisense estis premiita de usona Konsumantara Elektronika Asocio en Internacia Konsumantara Elektronika Ekspozicio.

Hisense tamen ne estas la unika ĉina kompanio, kiu establis esploran centron en Usono. Alia kompanio ZTE pli frue fondis esploran centron en Usono. En la jaro 1998 kiam ĝiaj produktaĵoj ĵus eniris en la usonan merkaton, ZTE samtempe metis esploradon en Usono, konsiderante, ke Usono estas la plej granda sole telekomunika merkato en la mondo. Nuntempe en 4 usonaj urboj ZTE havas esplorajn centrojn, kiuj ampleksas 400 esploristojn.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto