Vizitu Forumon

Taiyuan rekomendas verdan veturon

(GMT+08:00) 2013-02-26 15:58:39     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinio estas lando de bicikloj. Kun la ekonomia disvolviĝo kaj teknika progreso aŭtomobilo jam fariĝis la ĉefa veturilo por plejparto de urbanoj. Tamen aŭtomobila emisiado pli kaj pli malbonigas la vivmedion. Januare la bruma vetero kontinua en pluraj urboj refoje alarmis mediprotekton.

En 2012 la magistrato de Taiyuan, ĉefurbo de la ĉina norda provinco Shanxi komencis starigon de la sistemo de publikaj bicikloj surbaze de la prioritato de busoj por solvi la problemojn de trafika ŝtopado kaj poluo. Lueblaj bicikloj aldonis al civitanoj la elekton de veturo.

Jam en la 1990-aj jaroj la urbo faris grandskalan reformadon al la publika transpotrtado. La veturantoj komencis uzi ico-kartojn anstataŭ kutimajn biletojn.

En 2012 Taiyuan komencis starigi la sistemon de lueblaj bicikloj, kaj jarfine en la tuta urbo ekfunkciis 516 servaj stacioj kaj 50 administraj budoj. Ĉiu stacio estis provizita per 20 ĝis 60 bicikloj.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto