Vizitu Forumon

Taiyuan rekomendas verdan veturon

(GMT+08:00) 2013-02-26 15:58:39     Redaktoro:Yu Rongkang

Li Jinshan estas veterano de la urba busokompanio, kaj nun li servas kiel reguliganto de la bicikla sistemo. Matene de la 9a de februaro raportisto iris al unu el la biciklaj stacioj kune kun Li Jinshan kaj spertis la luprenon de biciklo. Li Jinshan diris: "La veturantoj devas kunporti siajn kartojn por la lupreno. Frapinte la karton al aparato, oni povas forpreni la biciklon, kaj kiam oni redonas la biciklon, oni unue puŝu ĝin en subtenilon kaj poste frapu la karton.

Estas multaj biciklaj stacioj en la urba centro, precipe proksime al lernejoj aŭ loĝkvartaloj, kaj ili distancas unu de la alia nur je 500 metroj kaj estas sub inteligenta administrado.

Por certigi konvenan distribuon kaj oportunan uzadon la urbo provizis la sistemon per ses aŭtomobiloj, reguligantoj kaj kontrolantoj por reguligo, riparo kaj purigo. Ĉe ĉiu stadio estas afiŝita telefonnumero de la administranto. Li Jinshan diris: "Por la lupreno de biciklo oni unue devas akiri karton kontraŭ 230 juanoj, 200 kiel mongarantio kaj 30 kiel produktkosto de la karto, kaj poste oni ŝargu la karton por iom da mono por pagi la luprenon. La uzado de biciklo por la unua horo estas senpaga, kaj por la dua horo oni pagu unu juanon. Ju pli longa uzado, des pli alta la prezo, por plej efike uzi tiujn biciklojn."

Nia raportisto demandis kelkajn civitanojn, kaj ĉiu el ili estas tre kontenta pri tiu ĉi servo. Unu el ili diris: "La servo multe faciligas la vetruron de lokaj popolanoj. Oni havas pli da elektoj por la veturo, kaj ĉie oni povas preni biciklon. Tio estas tre bona rimedo, kiu utilas al mediprotekto kaj ŝparas monon kaj tempon."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto