Vizitu Forumon

Taiyuan rekomendas verdan veturon

(GMT+08:00) 2013-02-26 15:58:39     Redaktoro:Yu Rongkang

Merry Rose el Kanado estas instruistino de loka fremdlingva lernejo. Ŝi loĝas en Taiyuan jam de multaj jaroj. Ŝi estas tre kontenta pri la bicikla servo kaj prezentis siajn proponojn: "Mi nomiĝas Merry Rose. Mi opinias, ke la bicikla sistemo estas tre bona. Mi vidis, ke multaj bicikloj estas luprenitaj, kaj mi scias, ke oni uzas ilin. Tio estas tre bona afero. Ankaŭ en multaj grandaj urboj de Kanado kaj Usono okazas trafika ŝtopado dum pinthoroj, kaj tiam oni ankoraŭ povas facile bicikli tra stratoj kaj stratetoj. Biciklado utilas al la sano kaj ne kaŭzas medipoluon. Tamen oni devas solvi la problemon, ke nun neniu stacio liveras tiun servon al ni fremdlandanoj, ĉar ni ne havas identigan karton de ĉina civitano. Tamen mi ĝojas vidi la biciklan sistemon, tre oportunan al la popolanoj."

Koncerne la proponon de Merry, servanto de la bicikla sistemo diris al raportisto, ke ili povas akiri la luprenan karton per permesilo por portempa loĝado de fremdlandanoj en Ĉinio aŭ sia pasporto, kaj ili rajtas ĝui la servon same kiel la lokanoj.

De la lastaj jaroj verda veturado estas ŝatata de pli kaj pli multaj homoj kaj rekomendata en multaj landoj kaj regionoj pro la oportuneco, sanigeco, energiŝparo kaj mediprotekto. Tio reflektas la sintenon ami la naturon kaj vivi sanan vivon kaj ankaŭ vekis la konscion protekti la vivmedion. Karaj amikoj, se vi volas enspiri freŝan aeron kaj ĝui belajn naturajn pejzaĝojn, bonvolu bicikli kune kun ni!


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto