Vizitu Forumon

Kamparanoj-laboristoj de nova generacio

(GMT+08:00) 2013-03-05 14:57:43     Redaktoro:Xiong Linping

Lastajn jarojn en pli kaj pli multaj urboj la titolo "nova civitano" silente anstataŭas la nomojn "laborantoj el eksterloko", "laboristoj el kamparo" kaj tiel similaj. Laŭ statistiko, nuntempe en Ĉinio troviĝas 200 milionoj da kamparanoj-laboristoj, inter kiuj 60 procentoj estas el la nova generacio. Ili estas la plej granda amaso migranta en la socio de Ĉinio. Ilia laboro kaj vivo rekte rilatas la procezon de la urbanizado kaj la harmonion de la socio. Por enfandi kamparanoj-laboristojn en urbon kaj fari ilin "novaj civitanoj", ne sufiĉas nur ŝanĝi ilian titolon, sed oni devas doni egalan trakton al ili, same al civitanoj, tiel ke ĉiu enmigrinta en urbon laboranto ĝuu fundamentajn servojn publikajn.

Antaŭ nelonge, organizite de la Tutlanda Federacio por Virinoj kaj la Ĉina Instituto pri Familia Kulturo, la Enketa Centro Huakun por Vivo de Virinoj faris landskalan enketon. Laŭ la enketo, la ĉefaj kaŭzoj, pro kiuj la nove generaciaj elkamparaj laboristoj enmigras en urbojn, estas aliri prosperon, lerni teknologion, kaj lukri multe da mono. Ilia celo en profesio estas laŭvice: iĝi fondinto de entrepreno, administranto, teknikisto, aŭ teknika laboristo.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto