Vizitu Forumon

Kamparanoj-laboristoj de nova generacio

(GMT+08:00) 2013-03-05 14:57:43     Redaktoro:Xiong Linping

Kompare kun la tradiciaj kamparanoj-laboristoj, la novaj generaciaj elkreskintaj post la reformado kaj malfermo pli zorgas pri si mem, pli atentas gardi siajn rajtojn, kaj pli emfazas sian estontecon. 50,9% de la enketitoj identigas sin kun "laboristoj el eksterloko", 30,3% opinias sin esti "laboristoj", nur 14% atribuas sin al "kamparanoj-laboristoj", kaj sole 3% sin apartenigas al "kamaparanoj". La patraj kamparanoj-laboristoj, lukrinte, ankoraŭ revenis al kamparo, sed la novaj kamparanoj-laboristoj ne plu revenas al sia kamparo kun lukraĵo. Ili volas per sia klopodo ŝanĝi sian sorton. Ili provas foriri de kamparo kaj vere enfandiĝi en urbon.

Junulo Xiao Zhang, naskita en Yuncheng de la provinco Shanxi kaj 26 jarojn aĝa, laboras en Pekino jam ses jarojn. Li diris, ke li jam kutimiĝis al la vivo en Pekino. Xiao Zhang diris al ĵurnalisto, ke ili aspiras enfandiĝi en urbon kaj en la civitanojn de urbo.

Por la kamparanoj-laboristoj de nova generacio la sociaj rilatoj ankaŭ pli vastas. Laŭ la statistiko, 49,7% de enketitoj konatiĝis kun sia edzo aŭ edzino pere de siaj parencoj aŭ samlokanoj, kaj 43,7%, pere de siaj amikoj aŭ kolegoj.

Sed, kompare, viraj kamparanoj-laboristoj estas pli malfacilaj por edziĝo, ĉar ili, laŭvice, enspezas malmulte; laboras longe sed malhavas ŝancon asociiĝi kun aliaj; nur lukras por mono sed neglektas amaferon; kaj fine, restas malalte kleraj.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto