Vizitu Forumon

Kamparanoj-laboristoj de nova generacio

(GMT+08:00) 2013-03-05 14:57:43     Redaktoro:Xiong Linping

La enketo montras, ke el la infanoj de la enketitoj 58,2% jam vivas kun siaj gepatroj en urbo. La tendenco estas tre grava kaj atentinda, ĉar nuntempe en Ĉinio la fenomeno, t.e. infanoj vivas for de siaj gepatroj, estas tre ordinara.

La apartaj karakteroj de la novaj kamparanoj-laboristoj kuŝas en tio, ke ili junas, havas relative altan klerecon, enportas novan koncepton. Ili ne havas pezan senton pri tero. Fari sian aferon en urbo kaj iĝi urbano estas ilia aspiro. Plejparto de ili esperas fiksloĝi en urbo.

Sed inter la sonĝo kaj la realo ekzistas granda distanco. La enketo prezentas, ke el la enketitoj 45,5% bone sin akomodas al urba vivo, 44,3%, iom bone, kaj 5,4%, tre malbone.

Xi Jieying, membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, analize diris, ke enfandiĝo de novaj generaciaj kamparanoj-laboristoj en urbon estas natura tendenco en la procezo de modernigado. Por enlasi kamparanoj-laboristojn en urbon, la registaro devas finance investi pli multe en edukado, loĝado, publika sano, trafiko kaj tiel similaj. Kaj oni devas fari, ke la kamparanoj-laboristoj de nova generacio ĝuu la fruktojn alportitajn de la disvolviĝo de urboj.

La novaj elkamparaj laboristoj havas sonĝon labori kaj vivi en urbo. Ili esperas, ke ilia laboro estos garantiata, ilia vivo pliboniĝos, kaj precipe, ili estos kun digno kaj bela estonteco.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto