Vizitu Forumon

Festo Qingming

(GMT+08:00) 2013-04-03 16:11:40     Redaktoro:Pluveta

En la sudo ĉirkaŭ Kantono videblas en tiu epoko multaj komercistoj surstrataj, kiuj ofertas ne nur papermonon, sed ankaŭ aŭtojn, vestaĵojn kaj ŝuojn el papero, kiuj estos bruligitaj honorcele al la mortintojn. La brulintaj aĵoj estus disponeblaj al la prauloj kaj igos ilin bonkoraj al la posteuloj, kies sorton ili gvidas.

En tiu tago multaj ĉinoj manĝas nur malvarmajn nutraĵojn. Ĉirkaŭ la epoko de la festo Qingming temperaturoj altiĝas kaj pli ofte pluvas, kio estas bona por semado.

Tiu ĉi festo estis difinita kiel la leĝa ferio ekde la jaro 2008 en Ĉinio. Kutime en tiu ĉi tago oni vizitas tombejojn de siaj prauloj, parencoj kaj martiroj oferintaj sian vivon por la patrolando, por ilin memori. Ekde la 3a de aprilo, diversloke aperas interretkulto, komunumkulto, muzikkulto kaj florkulto. Kompare kun tiu en la pasinteco, la nuna kulto estas pli diversmaniera kaj plejparto de ĉinoj faras "malaltkarbonan" kulton.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto