Vizitu Forumon

Festo Qingming

(GMT+08:00) 2013-04-03 16:11:40     Redaktoro:Pluveta

La volvaĵo Qingming estas la plej fama pentraĵo de la ĉina pentristo Zhang Zeduan (1085-1145).

La pentrita volvaĵo montras la ĉiutagan vivon de la urbo Kaifeng, la ĉefurbo sub la norda dinastio Song en la memortago pri mortintoj Qingming.

La volvaĵo estas 24,8 centimetrojn alta kaj 528,7 centimetrojn longa.

La aparta afero de la volvaĵo Qing-Ming estas, ke ĝi estas unu el la maloftaj pentraĵoj de la frua imperiestra kolektaĵo, kiu troviĝas nuntempe en Ĉinujo. Pu Yi alte taksis tiun bildon kaj kunportis ĝin kiam la japanoj igis lin imperiestro de Manĉuko. Tial ĝi ne troviĝis en la Malpermesita Urbo, kiam la Kuomintango fuĝis al Tajvano kunportanta la artaĵojn de la imperiestra palaco.

En la jaro 1945 Pekino reaĉetis la volvaĵon, kiu ekde tiam troviĝas en la palaca muzeo de Pekino.

Karaj amikoj, krom pentraĵoj troviĝas ankaŭ multaj muzikaĵoj pri Festo Qingming. Nun ni kune spektu kanton Pluvo en Qingming verkitan kaj prezentitan de Xu Song.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto