Vizitu Forumon

Esperantista anatomio: Tibor Sekelj

(GMT+08:00) 2013-04-12 16:46:00     Redaktoro:Ding Xiaosong

( Portreto de Tibor en la jaro 1952 )

Tibor SEKELJ (foje nomita Székely Tibor laŭ la hungara skribmaniero, naskiĝis la 14-an de februaro 1912 en Spišská Sobota en Aŭstrio-Hungario; mortis la 20-an de septembro 1988 en Subotica, Vojvodino, Jugoslavio) estis hungardevena jugoslava mondcivitano, ĵurnalisto, esploristo, verkisto kaj juristo. Li entreprenis ekspediciojn tra Sudameriko, Azio kaj Afriko. La plej grava esplorocelo de Tibor Sekelj estis malkovri kaj kompreni la esencon de la homa psiko. Tio diferencigas lin disde aliaj mondovojaĝantoj kaj esploristoj, kiuj studis precipe la materiajn aspektojn de la mondo. La kampoj, sur kiuj li agis ege sukcese, estas multaj.

Apud la lingvoj hungara kaj serbo-kroata li interalie parolis ankaŭ la germanan, hispanan, anglan , francan kaj Esperanton. Sekelj estas lerninta ĉirkaŭ 25 lingvojn kaj foje diris ke li konservis kapablon por 9 inter ili.

En 1986 li estis elektita membro de Akademio de Esperanto kaj honora membro de UEA. En 2011 Eŭropa Esperanto-Unio proklamis la jaron 2012 « La Jaro de Tibor Sekelj » pro la 100-jariĝo de lia naskiĝo.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto