Vizitu Forumon

Esperantista anatomio: Tibor Sekelj

(GMT+08:00) 2013-04-12 16:46:00     Redaktoro:Ding Xiaosong

(Tombo de Tibor en Subotica)

La tutan vivon de post sia esperantistiĝo en Zagrebo en 1930 li estis fidela al Esperanto. Liaj poresperantaj agadoj estas enormaj. Li fondis dekon da landaj Esperanto-Asocioj en Sudameriko kaj Azio kaj E-societojn en kvindeko da urboj ĉie tra la mondo.

Li estis pli ol 20 jarojn komitatano de UEA kaj ĉefmerita por la dua rezolucio de UNESKO pozitive traktanta Esperanton en 1985. Li skribis trionon de siaj verkoj originale en Esperanto. Li skribis multegajn artikolojn por tre diversaj E-gazetoj kaj revuoj kaj li redaktis geografian Revuon, E-Gazeton kaj Velon. Sed lia revolucia poresperanta agado rilatis al lia fondo kaj gvido de Internacia Instituto por Oficialigo de Esperanto (IOE) kiu lanĉis la sloganon «Pli bona praktiko ol 100-hora prediko» tiel postulante pli malferman agadon de Esperantistoj. Kadre de tio li aparte engaĝiĝis en sfero de turismo kaj organizis aron da aranĝoj kaj aŭtobusaj karavanoj tra la mondo. Tiu agado havis kiel la plej valoran konsekvencon la startigon de Pupteatra Internacia Festivalo (PIF) en Zagrebo kaj iom pli poste la fondon de Internacia Kultura Servo. PIF ekzistas ankoraŭ nuntempe post 44 jaroj kaj distribuas ĉiujare premion «Tibor Sekelj» por la plej homama mesaĝo. Lia tre intensa agado kadre de IOE influis grave al la ŝanĝo de klasika neŭtrala E-movado unuflanke al praktika apliko (kiel en kulturo kaj turismo) kaj aliflanke al pli elasta koncepto de neŭtraleco kiun sekvis TEJO.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto